Aktuell

Das Programm von heute
00:00 The New Noize
Nice Boys Don't Play Rock 'n' Roll
05:00 Offene Sendefläche
nach § 34 ThürLMG
09:00 Unterdessen
Das Magazin ...
11:00 African Spirit
Afrikanisches zweisprachiges Magazin
12:00 handmade
Regionale Musik
14:00 Radio Bounce
Zu Fett fürs Ballett
15:00 Rock+Jazz+Dazwischen+Darüberhinaus
Musiksendung RJ2D
17:00 Osmose
Sendungen Freier Radios
18:00 Unterdessen
Das Magazin ...
20:00 Radio Schalom
jüdisches Leben
21:00 Muggefuck
musikalische Neuvorstellungen
22:00 Fresh Files
Electronic Music

TURINGIO INTERNACIA 77

In unserem Esperantomagazin hören wir Texte und Melodien zu Gründonnerstag und Ostersonntag, lauschen der Erzählung "Lügenmärchen" von Ricarda Huch und lassen uns von Dietmar Lange in das faszinierende Gebiet der Meteorologie einführen.

___________________________________________

77. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 1. April 2018: Gründonnerstag und Ostersonntag | Ricarda Huch "Lügenmärchen" (zweisprachig)| Dietmar Lange: "Wettervorhersage und Meteorologie" (Teil 1)


> Download

LÜGENMÄRCHEN/MENSOGAJ FABELOJ von Ricarda Huch
Junulo legis en malnova libro de akvaj virinoj kaj ilia granda beleco, kio tamen ne tiom impresis lin kiom alia novajho de el la sama libro. Nome, ke tiuj niksoj scipovus kanti dolchege kaj altnivele. Tiamaniere ili ellogus el chia ajn estajho la animon. Tio jenmaniere kompreneblas: la auskultanta animo altiratas al la kantistina povo tiom, ke oni libervole senvualos sin. Tio koncernus ne nur homajn au bestiajn estajhojn sed ech kreskajhojn kaj mutajn, senvivajn aferojn ennaturajn. Chion allogus la nekonata magio kiu siamaniere donus informojn pri si. Tio shajnas la plej mira kaj plej bela de la tuta mondo al la adoleskanto. Li chiam imagis ke venos lau lia instigo la steloj disde la chielo kaj la apudvoja silikshtonetoj, la verdaj kaj oraj skaraboj rampantaj sur la sablo pretaj por anonci ion. Li mem ne scias kiamaniere, sed tio okazas nur che persono kiu sentas sin en stato de totala kaj esprimoplena memkonfido. Mallonge dirite: li imagis ke chio ighus diafana antau li. Sekve li legis la libron de la komenco ghis la fino por trovi ene ankorau aliajn sciindajhojn. Fakte vershajnas ke tiaj akvaj virinoj enamighintaj en mortidevajn virojn transdonus la artojn al ili. Sed nur kontrau la plej granda ofero, kiun neniam normala homo donus. Post la legado la junulo senchese pensadis pri la ofero kiu estus tro granda por ricevi tian arton; arto, kiu lau lia penso ampleksus la plej imponan aferon al kiu homoj estus kapablaj. Baldau li lernis prie, char unu nokton, kiam li kushis nedormante surlite, li audis mallautan kanton tauga por fantomaj oreloj. Belan kanton venantan shajne disde la maro. Tuj liaj korpo kaj animo prenatas de dezirego kiu malhelpas pluan prokraston. Li levighis, vestis sin kaj postflaris la strangan muzikon. Do li venas ghis la marbordo kaj vidas sub la shajnanta luno virinon belegan sur shtono estanta duone en la akvo. Subite li eksciis ke temus pri nikso. Shi ridetis ekvidante lin, trempis la fingron en la akvon kaj jhetis kelkajn gutojn en lian vizaghon, kiuj flugis trans la aero kiel laktaj perloj kaj tushis liajn vangojn malvarme. Kvankam li komence timetis, li ne sukcesis retiri sin de la logo de shia karaktero kaj li jhuris ke li tuj perdighus se li ne amighus de shi. Fakte shi senhezite prenis lin en siajn brakojn. Kiam lia kapo kushis che shian bruston li rimarkis ke neniu koro batis en shi. Sed la sopirego de shiaj brilantaj oreloj kaj la daura rido de la artefarita busho kaptis liajn sensojn tiom, ke li malantauenpushis chiajn dubojn kaj internajn avertojn. Ili konversaciis kaj fiksis ke ili renkontighu en chiuj lunaj noktoj. De tiam la tuta volo de la adoleskanto strebis al lernado de magia arto, per kiu oni povus elpreni de chiuj estajhoj la sekretojn prikarakterajn. Sed la nikso ankau havis dezirojn dum la tenera unuigho kiun shi eniris kun la juna viro. Char vivas en chiuj paganaj akvaj fantomoj la deziro je senmorta animo, kiu plenumatus per manghado de la koro de homo kiu estis doninta ghin libervole pro amokauzoj. Shi esperis ke shia charmo ensorchus la junulon tiel, ke li ne detenis tiun chi donacon al shi. Per amfaraj artoj imponaj shi ravigis lin pli kaj pli. Ja tio plachis al la junulo, sed sian celon li maltrafis. Kiam li petis iufoje de shi prezenti prove magikantadon shi deklaris sian aprobon aldonante ke shi devus tuj malaperi kaj neniam plu aperus se homoj vekighus kaj allogighus per tiu chi magio. Memkompreneble li ne volis tion kaj retiris la peton. Tamen montrighis bonega momento plenumi la volon primagian je unu nokto, kiam la nikso komencis paroli pri la sortacho de sia popolo. Ili ja vivus multajn jarcentojn sed tamen ne por chiam. Kaj ilia vivo estus restriktita je enkorpa vivo, dume shi taksis malligitecon de la animo ene de senfina, blua spaco la plej promesplena vivmaniero. La juna viro konsolis la plendantan virinon dirante ke ankau vivo ene de ondoj ameblaj kaj kun multo da fishoj kaj da aliaj enakvaj vivajhoj estus distra kaj placha. Krome shi povus danke al la kant-arto malenuigi la situacion, per arto nekonata che la homaro. La akva virino atente auskultis dironte ke shi ja povus lernigi sian kantoarton: se temus nur pri tio, tio ne estus problema. Memkompreneble shi ne farus tion sen kontraudonaco, sen malgranda rekompenco. Li simple devus volonte kaj pro amo doni al shi sian koron. Post formangho de la koro shi ankau ricevus animon homan. Shi chirkaubrakumis lin kaj kisis lin tenere kaj montris klare sian malsekan belecon. Shi ankau diris ke temus, sincere dirite, pri malgranda komplezu. Shi mem ne havus koron, neniam havis koron, tamen shi chiam sentis sin bonstata kaj felicha. Sed la junulo ighis pensema char duboj estighis chu oni povus daurigi la vivon sen koro servanta al multaj utilaj aferoj. La amantino indikis diversajn magiajn eblojn pri sendoloriga korforpreno, sed li ne tute konfidis tion malgrau la plachego de shiaj karesadoj. Li demandis chu shi vere amas lin; eble shi chirkaubrakumus ech aliajn skvamajn vivajhojn per la sama intenso, dum lia korpo putrus ie sur la mara grundo. Ju pli li pensis prie, des pli klara farighis la decido neniam perdi la koron estantan tiel esenca por la vivo. Tamen li ne volis rezigni pri la kantaj magioj de la nikso. Sekve li petis sian amantinon en iu nokto informi pri rimedo de facila kaj maldoloriga korforpreno. Respondante shi aperis la sekvintan fojon kun akra kaj diafana tranchileto kiun lau shia informo estis farita el fishdentoj fare de la patrino. Ghi glitus enkarnen mole kaj igus pli da volupto ol da doloro. Krome shi ofertis tujan kaj surlokan operacion. La adoleskanto kontraue timis ke oni ne sekcus korekte pro malcerta lumigo de per nuboj chirkauata luno. Li promesis reveni en la sekvonta nokto tauga. La virino mara ekde la lunlevigho sidis sur la sthono etendante kaj strechante sian brilan korpon pro dolcha espero kaj kantis mallaute, ke la ondoj venis de longa distanco danconte en vicoj chirkau shi kaj krachantaj la shaumajn animojn enaeren antau ilia reenglutado. La junulo fruighis tenanta enmane belan kaj ankorau sangantan koron. Certe ne temis pri sia propra koro, sed pri koro de bovido juna, kiun li estis akirinta en buchejo. Post sufiche longa spekto de la koro fare de la scivolema nikso li demandis chu li ekbruligu fajron por rosti ghin; tiamaniere ghi estus plej bongusta. Sed shi diris ke shi preferus ghin nekuirita kaj tuj shi demordis grandan pecon de la koro per siaj akraj kaj pikilhavaj dentoj. Dum la manghado shi observitis fare de la junulo kaj chefe admiritis shiaj okuloj alternantaj inter la koloroj helverda klara kaj malhelverda nigra kvazau ne temus pri okuloj sed pri ondoj en maldura kristalo, aspekto songha kaj mistera. Post la manghofino shi demandis sian amikon tenerete pri lia farto, pri la funkcio de la tranchileto. Je tio li haste respondis rughighante ke temus pri ilo sufiche praktika kiun li volonte retenus ankorau kelktempe, se tio´eblus. Certe, li sentus sin iomete malforta kaj devus resti enlite. Sed li pensus pri la nepacienco shia kaj samtempe li konfesus esti scivolema pri enkonduko nuna en la arton de ensorchanta kantado. Tiun chi momenton la virino amike ridis en maniero de fontano per malgravaj kaj diafanaj tonoj kiuj el la aero refalos soben. Shi demandis chu li ne jam provis kanti, li ne plu devus lerni ion char lia artnivelo ne plu diferencus de shia nivelo. La junulo ne sciis kiel reagi kaj fikse rigardis la nikson malcerte kaj embarasite. Shi kisis lin longe sur la malfermitajn lipojn dirante: "Sciu, karulo mia bona, ke tiu chi kantoarto estus en konekso kun malposedo de koro. La arto ne estas lernigebla, sed en la momento de la forpreno de la propra koro tiu chi arto naskighas en oni, kvazau salajro natura por la grandanima donaco. Ekigu melodion kaj ni vidus la efekton sur la testudojn kaj la konkojn kushantajn tie en la sablo malseka." Tio terure embarasis la junulon sed li kolektis kuraghon kaj diris inteligente ke li memoru la niksan eldiron pri la danghero ke lauta kantado allogus homojn kaj finus la komunajn renkontighojn. La nikso laudis lian singardemon kaj prenis lin denove en siajn nudajn kaj tremantajn brakojn por kisi lin. Kiam dum brakumado koro lia batis che shia malvarma brusto shi subite estis ekatentema dirante: "Se mi ne jhus manghus vian koron, mi asertus audi ghin bati en via korpo." La juna viro replikis ke li anstatauige instalis etan martelaron por ne veki suspekton che iu alia persono. Li retenus la tranchileton por povi elpreni la martelaron de tempo al tempo, kiam necesus strechi la mekanismon. La nikso meditinte kisis la batolokon kaj kontinue faris la samon dum la amoraj noktoj. Ofte shi aldonis ke ja verus ke la homoj pro siaj animoj estus kapablaj ami pli autentike kaj pli malegoiste char ili ech forprenus la koron por plirichigi la amatan estajhon. Tiam la junulo replikis ke li jhus pro tio estus tiom felicha sciante ke shi nun ankau posedus tian animon kiu kapabligas onin amadi ne nur sensuale kaj volupte lau pagana maniero sed sincere kaj serioze. "Kiom belos", shi diris, "shvebi komune tra la senmorteco". "Jes", li respondis, "kaj dum komuna kantado ech la Sankta Spirito prezenta sub formo de kolombo estos devigita senvuali sian enhavon. Sen paroli pri la milionoj da homaj animoj kiujn ni renkontas. Ekkoni kaj ami la alian estas la esenco de delico kaj felichego." "Ni tion jam nun estas ghuanta, surtere" diris la ridetanta nikso kaj kisis la junulon sur ambau okulojn. [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
02.04.2018

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.

Kommentar hinzufügen


Optional, wird nicht veröffentlicht.